Dankoj kaj dankaĵoj
Saluton, amikoj! Kiel vi vidis (aŭ vidos), mi ĵus eldonis la 3an epizodon de la programo, kiu videblas ĉe ETV. Kaj mi volas sendi grandan dankon kaj rideton al vi ĉiuj, kiuj helpis, ke tio ĉi estu ebla. Unue, pri la listo de subtenantoj ĉe la fino de la elsendo: se vi kontribuis $4 aŭ pli, kaj vi ne aperas (aŭ aperas laŭ malĝusta nomo), mi petas pardonon. Senhezite sciigu min! Kaj al vi, kiuj kontribuis malpli ol $4: mi volis aldoni ankaŭ vi, sed mi ne volis malgravigi la kontribuojn de la aliaj. Sed sciu, ke mi ĝojas pro viaj kontribuoj, kaj vi restu kun miaj fortaj dankoj! Due, mi scias, ke multe el vi petis (aŭ almenaŭ meritas) dankdonacojn. Tamen ŝajnas, ke mi ne povos vidi la detalojn de tiuj petoj ĝis viaj kontribuoj estos spezitaj. Do, se vi jam scias ion, kion mi povas fari por danki vin, diru ĝin al mi! Mi faros mian eblon. Se vi kontribuis $12 aŭ pli, kaj volis, ke mi faru podkasteron por vi, diru al mi, kio plej interesus vin. Mi certe povus paroli iom pri poemoj de Ragnarsson, sed ĉar vi estas sufiĉe malgranda grupo, mi ne volas fari tion, se tio ne estus al vi interesa. Mi esperas, ke vi ĝuos la elsendon, kaj mi elkore invitas viajn komentojn. Amike kaj dankoplene, Laŭrenco P.S. English subtitles will be ready in a week or so. // Subtítulos en español estarán disponibles dentro de una semana (o bueno, quizás dos).