Evildea devas dormi...
 
Saluton al ĉiuj,

Mi volas sciigi vin pri mia nuna situacio. Vi evidente jam rimarkis la mankon de novaj filmoj dum la pasinta monato. Mi nun volas klarigi kio la fek' okazis

1) Mi tute elĉerpiĝis. Esence, mi prilaboras tro da projektoj samtempe kaj tiam unutage mi vekiĝis kaj simple sentas min tute detruita. Angle oni nomas tion "Burnout", mi supozas. Mi nun vizitas la familion (tre for de la urbo kaj de la bruo) por simple rehavi iom da trankvileco en la vivo.


2) Amikumu postulas min preskaŭ senĉese labori. Oni vidas malmulte publike sed dum la pasintaj monatoj mi prilaboras gigantajn ŝanĝojn por la projekto. Ekzemple, lastatempe mi lanĉis nian novan retejon http://www.amikumu.com. Baldaŭ la teamo lanĉos novan gamon da funkcioj. Do, mi devas elekti inter Evildea (maniero ridigi homojn) kaj Amikumu (io, kio povas malkaŝi Esperanton al la mondo kaj krei laborŝanĝojn por esperantistoj ĉie). Amikumu nuntempe ne enspezas monon do mi ankoraŭ ne ricevas unu cendon de la projekto.

3) Mia kontrakto finiĝis kaj nun mi devas trovi novan laboron. Mi estas ege streĉita ĉar mi havas hipotekon por konstruata domo inter aliaj kutimaj banalaj aferoj.

4) Mi devas ĝisdatigi miajn spertojn ekster Esperantujo. Mi devas partopreni en pli da kursoj por resti aktuala en mia profesio. Dum la pasintaj du jaroj, mi prokrastis tion pro miaj Esperanto-projektoj.

Rezulte, mi intencas retiri min de la Esperanto-movado ĝis mi povas reordigi mian vivon. Mi ne forlasas ĝin (tio simple ne eblas) kaj mi ankoraŭ devas prilabori Amikumu, tamen mi simple ne plu havas la tempon por esperantumi kaj agadi alimaniere.

Do, baldaŭ post la publikigado de ĉi tiu mesaĝo, mi intencas malaktivigi mian konton en Patreon ĉar mi ne plu faras filmojn regule kiel promesite.

Vi, kiel miaj subtenintoj, ĉiam povas kontakti min ĉe [email protected]

Jen kelkaj statistikoj por montri kion ni atingis kune:

- Oni spektis Evildean 738.883 fojojn

- 6.898 homoj sekvas Evildean

- Evildea produktis 540 filmojn en aŭ pri Esperanto (kelkaj celis specifajn homojn kaj do estas kaŝitaj al la ĝenerala publiko).

Dankon pro ĉio, kion vi ĉiuj faris.