Persikore Plum

is creating tujelsendoj, mikroverkoj kaj tradukoj en Esperanto

Select a membership level

Bonkora kaŝvojaĝanto

$1.50
per month
Ĉu vi volas kuraĝigi min daŭrigi la kosmovojaĝadon? Per ĉi tiu nivelo vi subtenos ĉion kion mi faras publike kaj kio restos porĉiame libere alirebla:

  • Du tujelsendoj ĉiusemajne en la Tvitĉ-kanalo PersikorePlum
  • Mikroverkoj en la blogo Sorĉistino en kosma kargoŝipo
  • Plurspecaj filmetoj kaj registraĵoj pri videoludado en la Jutub-kanalo Persikore
  • Tradukoj en la blogo Kiel inko por mondofino.

Krome vi povos legi/aŭskulti/spekti antaŭtempe ĉion kion mi nur poste publikigos libere.

  • Frua aliro al ĉiu nova kreaĵo
  • Bonkora subteno

Scivolema kosmoveturanto

$4
per month
Vi volas subteni min kaj mian laboron, certe..., sed vi estas ankaŭ scivola. Jen, per ĉi tiu nivelo ĉiu ekskluziva kreaĵo en Patreono malkaŝiĝos por vi. Aldone la pordoj de la privata kanalo por mecenatoj en Diskordo malfermiĝos por vi.
Includes Discord benefits
  • Vi membros en privata kanalo de la Diskord-servilo
  • Tuja aliro al ekskluziva Patreon-enhavo
  • Frua aliro al ĉiu nova kreaĵo
  • Exclusive Lens Access

Babilema kosmomecenato

$6.50
per month
Sed vi volas ankaŭ rekte partopreni en la kosmoŝipa komunumo! Ĉi tiu nivelo estas taŭga por vi do — vi fariĝos ankaŭ gravulo en la Tvitĉ-babilejo kaj rajtos voĉdoni por decidi pri aferoj rilataj al la kosmoŝipo, ekzemple, kion ludi venontĵaŭde.
Includes Discord benefits
  • Vi ricevos VIP-rolon en la Tvitĉ-kanalo
  • Vi rajtos partopreni en ĉiu enketo pri enhavo en la kanalo kaj la blogo
  • Vi ricevos unu kofron de mia ĝenerala kartaro ĉe Streamloots ĉiumonate
  • Vi ricevos kofron de speciala kartaro tuj post ties publikigo
  • Vi membros en privata kanalo de la Diskord-servilo
  • Tuja aliro al ekskluziva Patreon-enhavo
  • Frua aliro al ĉiu nova kreaĵo
  • Exclusive Lens Access

6

patrons

$84

per month

About Persikore Plum

Saluton kaj sukcesan surteriĝon, kosmovojaĝantoj!

La unua demando nepras, jen – kiu mi estas do? Nu, mia nomo estas Persikore Plum kaj mi estas sorĉistino en kosma kargoŝipo. Mi tenas Esperantlingvan Twitch-kanalon, kie mi realtempe elsendas dufoje en ĉiu semajno: videoludado, babilado, komunaj laboradsesioj kaj legorondo. Vi povas spekti registraĵojn de tiuj videoludadoj en mia Jutub-kanalo, inter alispecaj filmetoj, kaj legi originalajn mikroverkojn en mia blogo Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Mi ankaŭ laboras super longedaŭra projekto pri tradukado de hispanlingvaj verkistinoj en Esperanton, la tradukaĵoj libere aperos iom post iom en la blogo Kiel inko por mondofino.

Mia celo estas disponebligi distrajn verkojn nur en Esperanto por Esperantoparolantoj. Estis momento post mia esperantistiĝo, kiam mi komencis senti mankon de projektoj celantaj ne plu komencantojn. Simplaj distraĵoj, interesaĵoj, artikoloj, renkontiĝejoj, jutubaĵoj... specife por progresintoj. Por E-parolantoj, kiuj jam ne plu volas senti, ke uzi la lingvon estas praktikado, parto de lernado, sed kiuj volas uzi ĝin kiel ĉiun alian fremdlingvon. Bonŝance multaj projektoj aperis ekde tiam, mi estas simple unu plia el tiuj. Komencantoj ja estas kore bonvenaj, tamen sciu, ke nek la kosmoŝipo nek la Kosmohaveno (nia Diskordejo) estis kreitaj por lernigi Esperanton aŭ varbi al Esperantujo, sed por uzi la lingvon en natura, ĉiutaga etoso. Mi multe fieras pensi, ke la plejmulto da enhavo kie mi kapitanas – Tvitĉ-kanalo, jutubaĵoj, blogo, ktp. – funkcius tute same se la pontolingvo estus ajna alia. Do jen mia celo!

Kiam mi ne ĉeestas en la kosmoŝipa komandejo, mi estas memdungita laboristo por la eksteresperantuja mondo. Mi devas perlabori mian ĉiutagan subtenon kaj pagi fakturojn, impostojn kaj devigajn kotizojn, sed al mi ne gravas de kie venas la mono. Tio estas, se mi enspezas kelkan monsumon per mia laboro kiel lingvoinstruisto aŭ kiel korektisto, tio tute egalas al enspezo de egala monsumo per Esperantaj projektoj. Kion signifas tio? – des pli mi enspezos pere de Esperanto, ju pli da tempo mi havos por Esperantujo.



La unua nivelo de mecenateco – 1 eŭro – estas taŭga por vi se vi volas helpi daŭrigi la trakosman vojaĝadon sed vin ne interesas ricevi specialajn avantaĝojn kompense. Vi rajtos, tamen, aliri antaŭtempe novajn kreaĵojn por Jutubo kaj la blogo. Vi ne devos atendi do plurajn semajnojn aŭ eĉ monatojn, vi povos tuj ĉion legi kaj spekti!

La dua nivelo de mecenateco – 3 eŭroj – celas... scivolemulojn! Vi vidas tiujn kaŝitajn mesaĝojn ĉi tie kaj volas ekscii pri kio temas, ĉu? Nu, tiu enhavo estas vere ekskluziva, tio estas, ĝi neniam estos publikigita en aliaj retlokoj. Tio permesas al mi aldoni pli personajn kreaĵojn, ĉar mi havas la senton, ke mi montras al amikoj. Jen fotoj, kantoj en malsamaj lingvoj, taglibro, tradukoj el la hispana, ktp. Aldone vi estos bonvena en la privata salono nur por mecenatoj – sufiĉe trafe nomita "mecenatejo" – en La Kosmohaveno, nia Diskord-servilo.

Laste sed ne balaste – bildoj pri ĉarmaj dorlotbestoj! Domaĝe mi ne tenas dorlotbestojn ĉe mi, ĉar mi loĝas en malgranda apartamento kun malmulte da libera spaco. Sed miaj gefratoj kaj nevino ja havas kaj permesas al mi montri ilin. Do vi povos fojfoje vidi fotojn kaj filmetojn pri hundo Koto, katino Lola, katido Loki kaj degusinoj Luna kaj Kori. Ĉar la fotoj ne estas miaj, tamen, ili restos videblaj nur dum 24 horoj post la publikigo, do ne malatentu!

La tria nivelo de mecenateco – 5 eŭroj – kreiĝis speciale por tiuj, kiuj sekvas la Tvitĉ-kanalon. Tial, aldone al ĉiu antaŭe menciita rekompenco, vi ricevos VIP-statuson* kiel membro de la kanalo kaj rajtos partopreni en ĉiu enketo celanta novan enhavon – jen por Tvitĉo, jen por Jutubo, jen por la blogo kaj jen eĉ por Patreono. Ĉu vi ŝatas uzi kartojn dum la tujelsendoj? Bonege! Vi ricevos unu kofron de la ĝenerala kartaro ĉiumonate kaj unu de la sezona aŭ speciala tuj post ties publikigo.

*La VIP-statuso por Tvitĉ-babilejanoj estas limigita je 20 patronoj ĉar mi disponas nur 20 VIP-lokojn.

La kvara nivelo de mecenateco – 10 eŭroj – celas tiujn, kiuj speciale interesiĝas pri beletr(umad)o. Vi povos legi ekskluzivajn novaĵojn pri la tradukadprojekto, malnetojn kaj eĉ decidi prie. Se vi ŝatas fantaston, sciencfikcion kaj hororon, ĉi tiu nivelo estas certe por vi! De tempo al tempo ankaŭ aperos malnetoj kaj antaŭvidaĵoj de miaj propraj verkoj originalaj en Esperanto.

Atendu! Ĉu ankaŭ vi estas verkemulo? Do vi rajtos sendi al mi vian verkaĵon (maksimume 1 000 vortojn ĉiumonate) kaj vi povos elekti per kiu profesia servo mi helpu al vi: ortografia-gramatika korektado, legraportado aŭ reviziado de traduko ES-EO/EO-ES. Sed, ankoraŭ atendu, ĉar ĉi tiu rekompenco estas akumula! Tio signifas, ke ju pli da monatoj vi restos en ĉi tiu nivelo, des pli vi profitos: ekzemple, post 4 monatoj da ĉi-nivela mecenateco vi rajtos sendi al mi ĝis 4 000 vortoj.

Vi ricevos aldone unu kofron de la speciala kartaro ĉiumonate.

La kvina kaj plej alta nivelo de mecenateco – 25 eŭroj – kreiĝis por tiuj, kiuj volas montri trakosme sian amon al ĉio kion mi kreas! Tial iliaj nomoj aperos ĉie, kie mi kapitanas: Tvitĉ-kanalo, blogo, verkoj, ktp. Escepte se vi preferas anonimecon, kompreneble.

Ĝi taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj emas pli rektan interagon kun mi. Vi disponos 30-minutan duopan renkontiĝon kun mi ĉiumonate (nur memoru, ke mia vizaĝo devas resti kosma mistero, do mi ne ŝaltos retkameraon). Vi rajtos uzi tiun tempon laŭ via plaĉo. Memoru, ke mi estas profesia lingvoinstruisto pri la hispana, vi povos profiti la renkontiĝon por gvide praktiki vian parolan Esperanton aŭ eĉ klarigi viajn dubojn pri la hispana. Ni povus paroli pri mikroverkado, ekzemple. Aŭ ni povas simple babili amikeme!

Aldone mi sendos al vi unu personan voĉmesaĝon ĉiusemajne! Pri kio? Vi decidas. Ĝi povas esti kuraĝigo, bondeziro, konsilo, konsolo, ŝerco...

Krome vi povos elekti kiun kartaron inter la specialaj iam ajn publikigitaj vi volas ricevi ĉiumonate.

Become a patron to

70
Unlock 70 exclusive posts
Be part of the community
Connect via private message

Recent posts by Persikore Plum

How it works

Get started in 2 minutes

Choose a membership
Sign up
Add a payment method
Get benefits